Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yang Jiechi: multe fari efektivajn kaj bonajn aferojn, sed ne babiladi senfare en kunlaboro kun Afriko
2010-03-11

 

    La 7-an de marto, eksterafera ministro Yang Jiechi diris al raportistoj en la gazetara konferenco de la 3-a sesio de la 11-a TPK: “Mi volus akcenti, ke Afriko apartenas al la afrika popolo, kaj nur la afrika popolo estas mastro de Afriko, dum ĉiuj aliaj -- gastoj. Ni devas respekti elekton de la mastro. La afrika popolo havas sian propran volon kaj liberecon en elektado de partneroj kaj amikoj.

 

    “Mi opinias, ke se oni deziras fariĝi partneroj kaj amikoj de la afrika popolo, oni devas multe fari efektivajn kaj bonajn aferojn, sed ne babiladi senfare.”

 

    Ĉinio kunlaboras kun la afrika popolo unuflanke en transformado de latentaj avantaĝoj resursa kaj fuela al la efektivaj kaj disvolvaj, aliflanke en konstruado de fervojoj, ŝoseoj kaj pontoj, en plibonigo de bazaj instalaĵoj kaj la popola vivo.

 

    Lastatempe, zambia prezidento Rupiah Bwezani Banda diris: “Klare videblas helpado de la ĉinaj investantoj al akcelado de disvolviĝo de la afrika ekonomio. Ili estas niaj veraj helpantoj.” Rvanda prezidanto Paul Kagame diris: “Investo kaj monprunto de Ĉinio alportis tion, kion bezonas Afriko.”

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng