Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yang Jia, digna blindula reprezentantino
2010-03-11

Yang Jia (la unua de dekstre) faras enketon.

 

    Yang Jia, ĈPPIK-membro kaj blindula profesorino en la Ĉina Akademio de Sciencoj proponis, ke oni starigu retejon por handikapuloj, maljunuloj kaj aliaj malfortaj popolamasoj por faciligi iliajn interŝanĝon kaj komunikadon.

 

    Yang Jia vizitis universitaton en la aĝo de 15 jaroj, fariĝis instruistino de la universitato en la aĝo de 19 jaroj, kaj docento de la Ĉina Akademio de Sciencoj en la aĝo de 24 jaroj. Kiam ŝi havis 29 jarojn ŝiaj du okuloj perdis vidadon pro malsano.

 

    La surpriza atako tute ŝanĝis ŝian vivon, kaj estis malfacile por ŝi akcepti la fakton je la komenco. Kuraĝigite kaj helpate de sia patro ŝi komencis lerni brajlon.

 

    En 2000 Yang Jia estis akceptita de la Registara Kennedy-Instituto de Harvard-Universitato por magistriĝo pri MBA. Kiam oni donis al ŝi la diplomon, ŝi aŭdi tondran aplaŭdadon. Ŝi fariĝis la unua fremdlanda blindula studentino ricevinta magistrecon pri MBA en Harvard-Universitato en 300 jaroj post ĝia fondiĝo.

 

    En 2008 rekomendite de la ĉina registaro Yang Jia estis elektita kiel membro de la UN-a specialista komitato de la konvencio pri rajtoj de handikapuloj. En 2009-2010 ŝi fariĝis vicprezidanto de la komitato.

 

    Yang Jia diris: "Perdiĝo de vidado dividis mian vivon en du partojn. Antaŭ mia 29-jariĝo mi klopodis por superi aliajn homojn, kaj post la 29-jariĝo mi superas min mem." Ŝi deziras havi pli gajan vivon kaj kapablas vivi tiel. Ŝi ankaŭ volas komunigi tiun memfidon pri la vivo al aliaj, ke malfortaj popolamasoj vivu digne, feliĉe kaj ĝoje.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng