Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Entrepreno kaj Esperanto
2010-03-11

    Dank' al klopodoj de triopo el la asocio Entreprise-Espéranto (Entrepreno-Esperanto), kiu renkontis la direktoron de Bretagne International, kiu estas grupiĝo de bretonaj entreprenoj aktivaj sur la internacia kampo, paĝo aperis sur ĝia retejo sub la titolo: "Franchir rapidement la barrière des langues grâce à l’Esperanto" (Rapide transiri la lingvobarilon dank' al Esperanto):http://www.bretagne-international.com/_fr_/5_En-Bretagne/1~Entreprise/actu.php3?id_article=541&cible=1&lang=fr&localisation=5.

 

    Krome, ĝi realigis belan franclingvan reklamilon, kiu estas elŝutebla ĉe: http://www.bretagne-international.com/IMG/pdf/ESPERANTO-2.pdf.

 

    La societo Triballat (tribala), kiu komercas internacie sur ĉiuj kontinentoj, kaj kiu havas filiojn en Italio kaj Hispanio, estas membro de la asocio Entreprise-Espéranto: http://www.triballat.fr/nos-engagements.html.

 

    Vidu ankaŭ (en Esperanto):http://sites.google.com/site/ikefesperanto/Novajxoj/triballatinterkomunikosperesperanto .

 

    Philippe Berizzi, fondinto de Linguaforce kaj Entreprise-Espéranto, bonvenigas diskonigon de tiuj iniciatoj kaj skribas:

 

    "Des pli ke ni kompreneble serĉadas klientojn por tiu trejnigo Ek°, kaj ju pli da profesiuloj scios pri ĝi des pli grandiĝos ŝanco trovi iujn interesatojn.

 

    Tial estas bonvenaj ĉiuj samideanoj, kiuj povas identigi en sia propra ĉirkaŭaĵo tiajn kompaniojn (resume: plurlanda kompanio havanta/havonta lingvoproblemojn interne).

 

    Pri tio, mi jam havas interesan kaj konkretan kontakton kun Joseph Law.

 

    Krome mi aludas pri kompanio, sed ja povas temi pri internacia organizo, politika partio, sindikato, ktp.

 

    Ankaŭ bonvenas samideanoj en ĉiuj aliaj landoj, kiuj kapablus starigi samon kiel ni, do samtipan pedagogion kaj serĉo de kompaniaj klientoj. Ĉi-kaze, internacia reto povas helpi, ĉar fundamente temas pri internacia afero, ni parolas ja pri trejnigo de homoj en pluraj landoj. Kaj due ĉiu sukceso en iu ajn lando estas vendohelpilo aliloke."

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng