2010-03-11
La 3-an de marto, ĈPPIK-membro Huang Runqiu diris al raportisto: “Daŭrigebla disvolvo en la regiono plagita de tertremo ne disigeblas de stabileco de la ekologia medio. Ekologia restaŭro dependas de la aktiveco de popolanoj eksciita de la rilataj politikoj. La registaro devas kiel eble plej baldaŭ ellabori politikon pri ekologia kompenso al la naturaj resursoj, kiaj stepo, akvo kaj arbaro, starigi longedaŭran sistemon pri protektado de la ekologia medio en la supraj basenoj de grandaj riveroj ktp.”
Huang Runqiu opinias, ke en la 2 jaroj post la tertremo seriozas la geologia katastrofo en Sichuan-provinco de Ĉinio. Tio montras, ke la tieaj geologio kaj ekologio ankoraŭ ne stabiliĝis. Por ekologia restaŭro, oni devas ne nur alpreni urĝajn rimedojn, sed ankaŭ starigi longdaŭre efikan sistemon, precipe gajni al si subtenadon de la centra registaro kaj tiun de diverssociaj rondoj. Li esperas preni restaŭron de la ekologia medio en la basenoj de ĉefaj riveroj en la regionoj trafitaj de la tertremo kiel gravan laboron de la rekonstruado en la venonta etapo, por disvolvi la karbonsekvestran ekonomion, pligrandigi fonduson kaj stimuli la enlandan konsumadon.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua)
|