2010-03-11 La 10-an de marto en Pekino s-ro Xie Zhenhua, vicestro de la ĉina Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke ĝis la fino de la jaro 2009, la energi-konsuma kvanto por la unita ĉina enlanda produktvaloro malleviĝis je 14%, la totala ellasa kvanto de la kemia oksigena postulo, je 10%, kaj la totala ellasa kvanto de la karbona dioksido, je 13%, kaj per ĉio ĉi Ĉinio plenumis la ellaso-reduktan celon difinitan en la 11-a Kvinjara Plano de la Socialisma Konstruado antaŭtempe je unu jaro.
En la sama tago la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri energio-ŝparo kaj ellaso-redukto. Laŭ la menciita plano, la ĉina celo pri energio-ŝparo kaj ellaso-redukto devas esti plenumita en la jaro 2010.
(el ĈRI)
Redaktoro: Liu Zijia |