Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
PEA okazigis lekciojn pri Esperanto
2010-03-11

 

    En la 6-a de marto en Libro-vendejo de Haidian-distriko Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis lekcion, en kiu Hou Zhiping, eksdirektoro de El Popola Ĉinio, faris prelegon titolitan “Li Shijun (Laŭlum): genio de ĉina tradukista rondo”. Laŭlum estas fama esperantisto-tradukisto, membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. Li esperantigis pli ol dek ĉinajn famajn verkojn, inkluzive de la klasikaj romanoj "Ĉe Akvorando", “Pilgrimo al la Okcidento”, “Romano pri la Tri Regnoj”, kaj per tio kontribuis al Esperanta kaj ĉina kulturoj.

 

    La lekcio en la 6-a de marto estas nur enkonduko de la sistemaj lekcioj pri Esperanto de PEA. En la sekvantaj 3 monatoj ĝi donos al la publiko aliajn 7 lekciojn pri Esperanto. En la lastaj jaroj PEA ĉiujare okazigis tiajn lekciojn kaj prelegojn por propagandi la lingvon en Pekino.

 

(Chen Ji)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng