Gazetara konferenco de TPK pri fuelo-ŝparado, ellaso-reduktado kaj traktado de klimataj ŝanĝiĝoj
2010-03-12
La 10-an de marto, la 3-a Sesio de la 11-a TPK okazigis en Pekino gazetaran konferencon. Respondeculoj de la medi- kaj resurs-protektada komisiono de TPK, la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado kaj tiuj de la Ministerio de Mediprotektado respondis demandojn de raportistoj pri fuelo-ŝparado, ellaso-reduktado, traktado de klimataj ŝanĝiĝoj kaj aliaj problemoj.