Wen Jiabao kuraĝigas sciencajn kaj teknikajn laborantojn fari pli grandan kontribuon por moderniĝo de agrikulturo
2010-03-12
La 10-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis diskuton de reprezentantoj de TPK el Hebei-provinco. Aŭdinte, ke la bonkvalita hibrida milio kulturita de Zhao Zhihai estas rekomendita de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN al sekaj regionoj en la mondo por kultivi, Wen Jiabao pozitive taksis la atingon en agrikulturo kaj kuraĝigis sciencajn kaj teknikajn laborantojn fari pli grandan kontribuon por disvolviĝo de agrikulturo.