2010-03-12
La 9-an de marto s-ino Song Yushui, TPK-reprezentanto kaj vicdirektoro de la Popola Juĝejo de Haidian-distrikto de Pekino, diris al raportitoj, ke kontraŭkoruptiĝo estas grava por plifortigi koherecon de la registaro kaj fidon de la tuta socio al la estonteco, por tio oni devas energie antaŭenpuŝi kontraŭkoruptiĝon en la tuta socio kaj lasi diverssociajn kolektivojn iri sur la vojon de administrado laŭ leĝo kaj konkurenco en egaleco.
Song Yushui diris: “Koruptiĝo estas maligna tumoro. Estas nur reboniga rimedo, ke oni batalas kontraŭ koruptiĝo, post kiam la lasta okazis. Vere efika solvado estas starigo de kontraŭkoruptiĝa kulturo, kaj oni devas koncentri siajn penojn kaj energiojn sur homojn. Tion mi trovas plej grava. Kiam la grupo nekorupta pli kaj pli grandiĝos, la korupteco perdos sian grundon.”
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua)
|