Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio firme batalas kontraŭ korupto en futbalo
2010-03-12

 

    Futbalo estas unu el la plej ŝatataj sportoj en Ĉinio, kaj la granda merkato konsistanta el dekmilionoj da fanoj forte allogas investantojn, tamen enorma investo ankoraŭ ne povas malembarasi la ĉinan teamon, kiu plurfoje fiaskis ekster la finala fazo de la Mondpokalo kaj komplete desapontis siajn subtenantojn. Fraŭdo kaj vetludo profunde enradikiĝis en matĉoj kaj endanĝerigis la profesian ligokonkurson. La grava problemo vekis altan atenton de la ĉina registaro. Nun la batalo kontraŭ korupto denove fariĝis unu el plej atentataj temoj en sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

 

    Pasintajare polico de la ĉina nordorienta provinco Liaoning malkovris bandon de futbala fraŭdo, kaj poste tio estigis ŝtormon kontraŭ korupto en la futbala ludo. La 1-an ĉi-monate la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco konfirmis, ke Nan Yong kaj Yang Yimin, eksaj vicprezidantoj de la Ĉina Futbala Asocio, kaj Zhang Jianqiang, eksa direktoro de la Juĝista Komisiono, estas arestitaj akuzite pri manipulado de matĉoj kaj ricevado de ŝmirmono. Oficisto el la ministerio asertis, ke la polico plenforte subtenos agadon de la Ŝtata Sporta Administracio kontraŭ korupto kaj fraŭdo en futbala ludo, persekutos plu krimulojn, kaj perfektigos kune kun koncernaj fakoj mekanismon de la laboro kontraŭ vetludo kaj fraŭdo en matĉoj.

 

    Arestiĝo de la tri eksaj altranguloj de la Ĉina Futbala Asocio reflektas firman decidon de la ĉina registaro batali kontraŭ korupto. Antaŭ nelonge ĉina ĉefministro Wen Jiabao babilis kun retumantoj rilate al plej atentataj temoj. Li kelkfoje menciis la batalon kontraŭ korupto kaj emfazis, ke malversacio kaj korupto estas unu el du plej seriozaj problemoj, kiuj endanĝerigas stabilecon de la socio kaj firmecon de la regpotenco. Li diris, ke publikeco kaj kontrolo estas tre gravaj por la batalo kontraŭ korupto. La parolo de Wen Jiabao tuj fariĝis fokuso de amaskomunikiloj. La retejo Xinhua komentis, ke sendube la publikeco kaj kontrolo baziĝas sur la leĝa sistemo, tamen la neevitebla enhavo estas komplete garantii la rajtojn de amaskomunikiloj pri kontrolo, ĉar la kontrolo ne intencas ĉikani la registaron kaj ŝtatajn organojn, sed malkovras problemojn kaj helpas la solvon por eviti akriĝon de sociaj kontraŭdiroj, kaj servas al la registaro. Iu retumanto opinias, ke en Ĉinio estas tro multaj institucioj kun similaj funkcioj en la batalo kontraŭ korupto, ekzemple prokurorejo, disciplino-kontrola komisiono, ministerio de kontrolo k.t.p., tamen ili tre malfacile povas atingi altan efikon en la laboro pro la malklareco de siaj propraj devoj. Li proponas, ke la registaro kunigu kelkajn el ili en specialan institucion kontraŭ korupto kaj difinu por ĝi labormetodon kaj konkretajn funkciojn.

 

    La ĉina futbalo estas subevoluinta, kaj la nacia teamo eĉ ne povas enviciĝi inter la pintklasaj teamoj de Azio. La realo tute ne konformas al la pozicio de Ĉinio, la granda evoluanta lando kaj sporta potenco. Oktobre de la lasta jaro koncernaj administracioj organizis laborkunvenon pri futbalo. Liu Yandong, ŝtata konsilanto, faris parolon en la kunveno. Ŝi diris, ke la Centra Komitato de la Partio kaj la registaro tre zorgas pri futbalo; altigo de la futbala nivelo havas tre gravan signifon por akceli sanan disvolviĝon de la sporta industrio, kontentigi la postuladon de popolanoj en la kultura vivo, kaj altigi la nacian softkapablon. Ŝi emfazis, ke oni devas lerni spertojn de futbalaj potencoj kaj tiri lecionojn el iuj sportoj, en kiuj ĉinaj sportistoj atingis brilan sukceson, starigi sistemojn de la administro, trejnado kaj konkurso kun la ĉina karakterizo, kaj plifortigi la kontrolon.

 

    Cui Dalin, vicdirektoro de la Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke la administracio plifortigos la kontrolon al la futbalista rondo. Ĉi-jare jam fondiĝis gvidgrupo de la tutlanda ligokonkurso kun la aliĝo de polico, justico kaj aliaj administracioj.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng