Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Leĝfaro pri rub-traktado
2010-03-12

Wang Ming surrete interŝanĝas kun retumantoj.

 

    Wang Ming, reprezentanto de TPK kaj direktoro de fako pri reno de la Unua Popola Hospitalo de urbo Hangzhou, proponis, ke oni devas fari leĝon por klasifi hejman rubon en urboj.

 

    En la lastaj jaroj la kvanto de transportita hejma rubo rapide kreskas, kaj tio en multaj lokoj preskaǔ atingis la trakt-limon. Laǔ statistiko unu homo ĉiutage produktas 0.7-1.2 kilogramojn da rubo, kaj la rub-traktado tagon post tago severiĝas, kaj la antaǔaj enterig-rimedoj ne povas adapti la nunan situacion.

 

    Wang diris, ke oni devas antaǔenigi klasifon de hejma rubo en urboj, ekzemple la manĝ-restaĵo kaj ŝelo de fruktoj kaj legomoj ne postulas profundan traktadon, kaj ili povas fariĝi organika sterko, kaj oni povas recie utiligi alispecan rubon, kiaj plastaj, vitraj kaj metalaj objektoj.

 

    Konvena traktado de rubo reflektas kvaliton de urbanoj kaj konscion pri mediprotekto. Wang opiniis, ke klasifi rubon ne simple estas meti pli da rubujoj, male, ĝi devas fariĝi kutimo de ĉiuj urbanoj. Nuntempe en Ĉinio oni devas klasifi rubon en grandaj kategorioj, t.e. recikligebla, kuira, alia kaj malutila.

 

    Wang diris, ke oni povas per financa kaj ekonomia levilo starigi recikligeblan industrion, reellabori pag-sistemon pri rubo, kaj kolekti pagon laǔ kvanto.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng