2010-03-15
Antaŭtagmeze de la 13-a de marto fermiĝis en Pekino la 3-a Sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis la ferman ceremonion.
Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, faris parolon en la ferma ceremonio. Li diris, ke dum la sesio la tuta komitatanaro sufiĉe ludis gravan rolon en interkonsiliĝo pri gravaj problemoj antaŭ kaj dum la politiko-farado. Dum la sesio, la komitatanaro faris 760 parolojn, elmetis 5 430 proponojn, prezentis 5 163 kazojn kaj esprimis 869 popolvolajn informojn.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|