Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉiuj esperantistoj de la mondo konu vian retpaĝon, regule legu ĝin kaj inspiriĝu je ĝi
2010-03-15

    Aleks Kadar (Francio)

 

    Nun pri viaj specifaj paĝoj pri TPK kaj PPIK. Mi antaŭ ĉio deziras diri, ke tre plaĉas al mi la ĉefpaĝo!! Multaj bildoj, belaj koloroj, mallongaj klarigaj subtitoloj. La aspekto estas tre agrabla al la okuloj.

 

    La fotoj estas interesaj. La enhavo aspektas unuavide tre riĉa, estas multaj rubrikoj, multaj sub-paĝoj. La paĝoj estas sufiĉe inform-riĉaj.

 

    Tamen estas ankaŭ kelkaj mankoj, kritikindaĵoj, plibonigendaĵoj:

 

    mi tre ŝatus vidi ne nur fotojn de demandoj faritaj dum la Gazetaraj Konferencoj, sed ankaŭ la tekstojn de tiuj demandoj kaj de la respondoj donitaj al tiuj demandoj. Ekzemple min persone interesus scii, kiun demandon starigis la franca ĵurnalistino.

 

    Nu fakte mi komprenis, ke la plej supra rubriko "Tra la lenso" montras fotojn de la Kongreso... sed kie eblas trovi la demandojn -- respondojn faritajn?

 

    Krome, estus interese havi la vidpunkton de EPĈ pri la kongreso. Ne nepre kritika vidpunkto, sed opinio pri kio estis dirite, decidite, pri la disvolviĝo de la kongreso... Povus esti forme de ia "frontartikolo", "redaktora angulo" aŭ io tia.

 

    Alia problemeto: mankas la ĉapelitaj literoj en -- almenaŭ -- du paĝoj, kiuj prezentas 2 gravajn politikistojn, Wu Bangguo kaj Jia Qinglin:

http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-02/25/content_248532.htm kaj

http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-02/25/content_248533.htm.

 

    Ĝenerale kaj konklude, mi deziras tamen diri, ke tiuj paĝoj estas tre imitindaj de alilandaj E-organizaĵoj, estus tre bone havi tiajn raportajn paĝojn pri politikaj eventoj en aliaj landoj de la mondo.

 

    Viaj paĝoj estas tre interesaj, por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ĉinia politika vivo, kaj deziras havi internajn vidpunktojn, malsamajn ol niaj francaj raportoj.

 

    Estus tre dezirinde, ke ĉiuj esperantistoj de la mondo konu vian retpaĝon, regule legu ĝin kaj inspiriĝu je ĝi.

 

(Reaktoro: Wang Lihua)

    ----------------------------------

 

    * Prezidanto de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE)/Esperanto

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng