Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis la 3-a sesio de la 11-a TPK
2010-03-15

 

    Antaŭtagmeze de la 14-a de marto en Pekino fermiĝis la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), la plej alta ŝtata regpotenca organo en Ĉinio. Al la ferma kunveno ĉeestis Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj ŝtato.

 

    En la sesio la sola neregula tagordo estas ekzameni la reviziitan projekton de Leĝo pri Elektado. La adoptita projekto finis la historion de "kvar kamparanoj egalas al unu urbano" en Ĉinio kaj realigis la samproporcian rajton inter urbanoj kaj kamparanoj elekti reprezentantojn de la Kongreso.

 

    En la ferma kunveno preskaŭ 3 000 kongresaj reprezentantoj per voĉoj respektive aprobis la rezoluciajn projektojn de la 6 raportoj, nome la raporto pri la registara laboro, la jarplano, jarbuĝeto, la labora raporto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, la labora raporto de la Plej Alta Popola Juĝejo kaj la labora raporto de la Plej Alta Popola Prokurorejo.

 

    La sesio daŭris 9 tagojn kaj duonon.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng