2010-03-15
En la universitato de la urbo Szeged [pr: seged] en suda Hungario en septembro 2010 ekos faka formado de profesiaj organizantoj de Esperanto-eventoj, kaj internaciaj Esperanto-kulturmanaĝeroj.
En la studprogramo de la Andragogia Instituto de la Pedagogia Fakultato de la Universitato en Szeged montriĝis eblo je universitatnivela trejnado de Esperanto-kulturmanaĝeroj.
La nova studformo estas unujara, oficiala universitata kursaro. En la tria studjaro de la Andragogia Fako unu grupo de la studentoj (ĉ. 15-20 personoj) havos eblon specialiĝi pri organizado de Esperanto-eventoj.
Celoj de la nova fako estas:
- instrui al la studentoj la internacian lingvon je almenaǔ B2-nivelo kaj
- partoprenigi ilin en kiel eble plej multe da Esperanto-aranĝoj, por ke laǔ propraj spertoj kaj la lernitaj fakaj konoj ili povu prepariĝi je altnivela kaj profesia organizado de aranĝoj kaj programoj de la Esperanto-movado.
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|