Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yuan Longping: Po-mu-a produktokvanto de la superklasa hibrida rizo de Ĉinio atingis 1 200 kilogramojn
2010-03-15

Yuan Longping parolas en grupa diskuto.

 

    Po-mu-a (l muo estas 1/15 hektaro) produktokvanto de la superklasa hibrida rizo de Ĉinio kulturita en eksperimenta kampo superis 800 kilogramojn, kaj tiu en pli malgranda eksperimenta terpeco atingis 1 200 kilogramojn.

 

    Tion diris Yuan Longping, "patro de hibrida rizo", en la tria sesio de la 11-a ĈPPIK. Li diris, ke nun Ĉinio penadas por ke la po-mu-a produktokvanto de la hibrida rizo vaste kulturita atingos 900 kilogramojn en la jaro 2015.

 

    Ĉina tekniko pri kulturo de hibrida rizo estas avangarda en la mondo. Usono kaj aliaj pli ol 20 landoj en Sudorienta Azio, Suda Azio kaj Afriko sinsekve enkondukis ĉinan teknikon pri hibrida rizo, kies produktokvanto altiĝas je 20%-40% kompare kun tiu de la loka bona rizspeco.

 

    Tamen estas malfacile enkonduki la avangardan teknikon en eksperimenta terpeco en ordinarajn kampojn. Po-mu-a produktokvanto de la rizo grandskale kulturita de kamparanoj estas malpli alta ol tiu en la eksperimenta kampo.

 

    Yuan Longping konigis, ke nun la averaĝa po-mu-a produktokvanto de rizo en la mondo estas ĉ. 300 kilogramoj, kaj tiu de Japanio, lando progresa en scienco kaj teknologio, estas 445 kilogramoj. Tial Ĉinio estas antaŭ Japanio ĉu en po-mu-a produktokvanto de hibrida rizo, ĉu en kultura areo.

 

    Kiam la areo de hibrida rizo en Ĉinio atingos 240 milionojn da muoj, Ĉinio povos vivteni pliajn 70 milionojn da homoj ĉiujare. Yuan Longping diris, ke estas efektivigebla la celo, ke la po-mu-a produktokvanto de hibrida rizo amplekse kulturita atingu 900 kilogramojn en 2015.

 

    80-jara Yuan Longping eĉ esperas, ke la po-mu-a produktokvanto de la superklasa hibrida rizo atingos 1000 kilogramojn, kiam li 90-jariĝos.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng