2010-03-15
La 8-an de marto Zeng Qinghong, reprezentanto de TPK kaj vicdirektoro de Guangzhou-a Aǔto-kompania Grupo, diris intervjuite, ke aǔtoj pelataj per kombina, elektra kaj aliaj novaj energioj estas oriento de ĉina aǔto-industrio.
Zeng diris: "Ni produktas grandajn elektrajn aǔtobusojn kun minimuma ellaso, kaj ni liveros ses aǔtobusojn por la Azia Sporta Kunveno okazonta en Kantono, novembro ĉi-jare."
Li ankaǔ esperas, ke la ŝtato daǔre subtenos la disvolvadon de aǔtoj pelataj per nova energio, kaj donos subvencion al aǔto-aĉetontoj.
Zeng diris, ke samtempe oni ne devas neglekti la tradician merkaton pri aǔtoj pelataj per benzino kaj dizeloleo, kaj ĉiamaniere redukti iliajn ole-konsumadon kaj ellasaĵon.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |