2010-03-15
Tudeng Kezhu estas tibetnacia ĈPPIK-membro. Li instruas en la Tibeta Universitato pli ol 20 jarojn. La 9-an de marto li akceptis intervjuon de raportisto en Pekino. Li rakontis ŝanĝiĝojn de tibeta eduka afero en la lastaj jaroj.
En la 1950-aj jaroj, antaŭ la paca liberiĝo, en Tibeto regata de feŭda servutula sistemo estis nur lernejo fondita de templo kaj loka registaro por bonzestroj kaj nobelidoj. Nur 2% lern-aĝaj geknaboj vizitis lernejon kaj 95% de la tibetanoj estis analfabetoj.
Post la paca liberiĝo la centra registaro multigis investon al tibeta edukado kaj donis al Tibeto multajn favorajn politikojn. Nun la eduka afero de Titebo multe ŝanĝiĝis kaj fundamente efektiviĝis en Tibeto popularigo de la 9-jara deviga edukado .
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |