Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nuer Baikeli: Batalo kontraŭsecesia en Xinjiang estas longdaŭra kaj secesiistoj certe malvenkos
2010-03-15

 

 Estas intervjuataj reprezentantoj de TPK el Xinjiang.
 

Nuer Baikeli respondas demandon. 

 

    Posttagmeze de la 7-a de marto estis intervjuitaj en informcentro de TPK en Pekino Nuer Baikeli, prezidanto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, Jierla Yishamuding, urbestro de Urumqi, Aikebaier Wufuer, komisaro de la administra oficejo de la regiono Kashi, Cheng Zhenshan, sekretario de la kompartio de la regiono Hetian.

 

    Respondante demandon pri situacio kaj alfrontata problemo en protekto de stabileco de Xinjiang, Nuer Baikeli diris, kiel sciate de ĉiuj, la batalo secesia kaj kontraŭsecesia en Xinjiang longe ekzistas. La perfortaĵoj okazintaj en la 5-a de julio 2009 refoje pruvis la longdaŭrecon, komplikecon kaj akrecon de la batalo. Tre malmultaj secesiistoj ne volas vidi, ke la xinjiang-aj popolanoj feliĉe vivas sub gvido de la Ĉina Komunista Partio. Tial ili per ĉiaj rimedoj subfosis rilatojn inter diversaj nacioj, falsis historion de Xinjiang kaj diskonigis secesian koncepton por atingi la celon disigi Xinjiang el la patrolando. Li opinias, ke la batalo estas longdaŭra kaj ne dependas de la homa volo.

 

    Nuer Baikeli diris, ke por Xinjiang-a disvolvado estas plej grava tasko kaj stabileco la ĉefa respondeco. Sen stabileco nenion oni povas fari kaj eĉ perdos la jam akiritajn sukcesojn. Post la perfortaĵoj diversnaciaj popolanoj en Xinjiang pli bone scias, ke stabileco estas feliĉo, tumulto kaj secesio estas katastrofo. Nun la Xinjiang-aj popolanoj plifirmigis siajn fidon kaj decidon por krei belan vivon sub gvido de la Komunista Partio de Ĉinio. Vizaĝante severan situacion kontraŭ secesio ni havas decidon kaj fidon, sub gvido de la Centra Komitato de la Partio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, unuigi kaj konduki diversnaciajn popolanojn en Xinjiang por venkon en la kontraŭsecesia batalo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng