2010-03-15
de Su Yijun
 |
En la gazetara konferenco |
|
 |
Rektoro de la Ĉina Normala Universitato Zhong Binglin en la gazetara konferenco |
Posttagmeze de la 10-a de marto okazis la gazetara konferenco de ĈPPIK pri reformado de edukado.
Zhong Binglin, ĈPPIK-membro kaj rektoro de la Pekina Normala Universitato, diris, ke la nuna situacio pri enokupiĝo de diplomiĝintoj de universitatoj en Ĉinio estas serioza, en la baldaŭ venontaj someraj ferioj 6.3 milionoj da ĉinaj studentoj diplomiĝos. Ili kun la diplomiĝintoj en la pasintaj jaroj, kiuj ankoraŭ ne havas laboron, estas en totala nombro de 7 milionoj.
Zhong Binlin diris, ke enokupiĝo estas sistema inĝenierado, unue la ekonomia disvolviĝo de la ŝtato devas prezenti sufiĉajn laborpostenojn; due, la universitatoj devas levi konkurokapablon kaj adaptiĝokapablon de studentoj, por ke ili povu gajni sian postenon en konkurado, kaj samtempe doni direktadon, edukadon kaj servon pri enokupiĝo de la diplomiĝintoj.
Zhong diris, ke ankaŭ la dungantaj entreprenoj devas havi sian respondecon pri tio, ekzemple en la financa krizo entreprenistoj el sia devkonscio al socio devas kiel eble plej multe dungi diplomiĝintojn. Kaj la publikaj opinioj devas krei bonan medion, ke la diplomiĝintoj trovu sian laboron laŭ siaj avantaĝo kaj trajtoj, kaj bezono de la socio.
Redaktorino: Chen Ji |