2010-03-15
Zhang Yuanxin, reprezentanto de TPK kaj direktoro de komitato pri disvolvo kaj reformo de la Guangxi-a Zhuang-nacia Aǔtonoma Regiono, diris intervjuite, ke postiĝintaj provincoj kaj regionoj de Ĉinio devas rapidigi ŝanĝon de maniero de la ekonomia disvolvo.
Zhang diris, ke en la jaro 2009 Guangxi publikigis serion da rimedoj kaj regularoj por ŝanĝi la ekonomian disvolvan manieron. Por akceli la harmonian disvolviĝon de loka ekonomio, la lokaj registaroj reordigis industrian strukturon, kaj per favoraj politikoj subtenis entreprenojn fari teknikan renovigon surbaze de memstara kreado.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |