Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Konstruado de fervoja reto kun Lhasa kiel centro en preparado
2010-03-15

 

    La 8-an de marto Jiming Nanjia, vicurbestro de Lhasa, akceptis la intevjuon de la Ĉina Radio Internacia, en kiu li diris, ke la konstruado de fervoja reto kun Lhasa kiel centro jam estas en preparado.

 

    Antaŭ kelkaj tagoj okazis en Pekino la 5-a kunsido pri Tibeto de la Centra Komitato (CK) de Ĉina Komunista Partio kaj Ĉina Ŝtata Konsilantaro, kiu faris strategian dispozicion pri akcelo de la rapida disvolviĝo de Tibeto kaj ĝia konstanta stabileco. Al la tria sesio de ĈPPIK Jiming Nanjia prezentis sian proponon titolitan “Dispozicio pri rapidigo de la konstruado de Sichuan-Tibeta kaj Yunnan-Tibeta Fervojoj en la unua periodo”. Li diris: “Kiel ĈPPIK-membro, mi havas devon prezenti la proponon, sed fakte pri tio CK jam konsideris, kaj faris aranĝon. Nun funkciiĝis jam la Qinghai-Tibeta Fervojo. Post tio la registaro multe investos por konstrui fervojojn inter Qinghai kaj Rikaze, kaj de Lhasa al Lingzhi kaj provincoj Sichuan, Yunnan, kaj Xinjiang.

 

    Jiming Nanjia diris, ke nun la centra registaro tre zorgas pri Tibeto kaj investas multe en tiu regiono. La centra registaro praktikas la politikon de “komuna progreso kaj komuna disvolviĝo”. Sed tibetanoj ne devas nur dependi de la investo, ili devas klopodi per siaj propraj manoj kaj serioze esplori la vojon de sia disvolviĝo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng