Okazis la brita antaǔelektado por la 9-a konkurso de “Ĉinlingva Ponto”
2010-03-16
Antaǔ kelkaj tagoj la brita antaǔelektado por la 9-a “Ĉinlingva Ponto”, konkurso de la ĉina lingvo inter mondaj studentoj, okazis en Londona Lernejo de Ekonomiko kaj Politika Scienco.
Post intensa konkurado, Jiang Sizhe el la Lernejo de Orienta kaj Afrika Studo de Londona Universitato kaj Matthew el la Universitato de Leeds estis kvalifikitaj por la duonfinaloj en Ĉinio.