2010-03-16 La 7-an de marto, oni havis kunvenon de la Internacia Virina Tago de 2010 en Hiroŝimo kune kun 150 aktivulinoj. 344 akceptitaj mesaĝoj el 66 landoj estas portotaj al la kunveno de Reekzameno de Ne-disvastiĝo de Nuklearmiloj, Novjorko, Usono, en majo.
En la kunveno en Hiroŝimo la partoprenantoj havis la presitan mesaĝaron.
Ekspozicio de la mesaĝoj okazis ĉe la Plazo por la Urbana Interŝanĝo unu semajnon, kaj ĉe la Virina Eduka Halo de Hiroŝimo unu semajnon antaŭ la Virina Tago. Kaj pli ol mil civitanoj venis al ĝi. Ĉe la kunveno s-ino Abe Kyoko, prezidanto de la plenuma komitato, esprimis dankon al esp-istoj, kiuj sendis la mesaĝojn al la virinoj de Hiroŝimo.
Sekve, kvin reprezentantoj el la komitato raportis siajn agadojn por paco. Ankaŭ OSIOKA Taeko raportis, ke multaj esperantistoj kunlaborantaj ne nur donis solidarecajn mesaĝojn, sed ankaŭ disvastigis la alvokon el Hiroŝimo, tradukinte en sian patrinan lingvon, per radiodissendo, ĵurnaloj k.t.p.
En Slovenio kaj Svisio esperantistoj bele organizis ekspozicion de Hiroŝimo-Nagasaki! Do, partoprenantoj vere admiris kaj sentis, ke multaj esperantistoj plene laboras por la paco.
S-ino atombombita prelegis sian sperton sub atombombado, alvokis kune lukti por nuligo de nuklearmiloj sur la tero.
Post la kunveno oni manifestaciis kantante, tenante florojn, apelante la pacon sur la strato al la Paca Parko.
Oni certe portos viajn mesaĝojn al la Kunveno de reekzameno de NPT en Novjorko en majo.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|