Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio deziras esti komprenata de la mondo
2010-03-16

Ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi respondas al raportistoj. 
 

Raportistoj levas la manon por elmeti demandojn. 

 

    “Global Times” raportis, ke CNN-raportistoj en Pekino demandis ĉinan eksteraferan ministron Yang Jiechi, kio estas la kernaj interesoj de Ĉinio kaj kion Ĉinio deziras plej multe de alilandanoj por esti komprenata. Yang Jiechi esprimis, ke li deziras, ke la mondo komprenu, ke Ĉinio estas ankoraŭ evoluanta lando kun grandnombraj loĝantoj, nefortika ekonomia bazo kaj granda diferenco, ke la mondo konu originalecon de Ĉinio kaj ĝian veran staton. “Se iu komparas oleo-pentraĵon kun tuĉdesegnon, probable, li faras eraron en komparado.

 

    Post la gazetara konferenco, multaj retumantoj voĉdonis sur la retejo “Global Times”, kaj respondis, ke ili deziras plej multe konigi al okcidentanoj pri Ĉinio. La rezulto montras, ke la plej multe elektitaj estas “Disvolviĝo de Ĉinio ne dependas de regado super valuta kurzo”, “Ĉinio restas evoluanta lando” kpt.

 

    Jin Canrong, vicdirektoro de la instituto de internaciaj rilatoj sub la Ĉina Popola Universitato, diris la 7-an de marto al “Global Times”, ke alilandanoj antaŭ ĉio devas koni, ke Ĉinio estas giganta lando, la vorto “granda” ne sufiĉas por priskibi Ĉinion. Laŭ la nombro de ĝia loĝantaro Ĉinio egalas al 2 Eŭropoj kaj 1.5 Afrikoj, kaj ĝia komplikeco samas al tiu de la lastaj.

 

    Geng Xin, vicdirektoro de la japana instituto JCC, diris al raportisto de “Global Times”, ke la mondo devas koni Ĉinion klare pri la jenaj: Unue, Ĉinio kvankam disvolviĝis, tamen restas malriĉa lando, kaj ĝia malriĉeco daŭros longan tempon. Kompreneble, Ĉinio mem devas doni atenton pri tio, ne tiel multe zorgi pri sia respektindeco kaj ŝajnigi sin riĉa. Due, la mondo devas scii, ke sincera estas la deziro de Ĉinio pri paca disvolviĝo kaj ĝia celo ne estas renversi la nunan ordon internacian.

 

    Zhang Wei, esploristo de la ĝeneva esplora centro, diris al “Global Times”, ke plej malfacila estas dialogo pri tiu ĉi problemo. Plejparto de la ĉinoj, inkl. de alilandanoj en Ĉinio, bone scias, ke la politika reĝimo de la Okcidento ne taŭgas por Ĉinio, sed ĉefaj vehikloj de la Okcidento obstinas en tio, iuj el ili eĉ sin ŝajnigas konfuzitaj, efektive, ilia vera celo estas kalumnii Ĉinion politike kaj ĝin malordigi. Iu intelektulo, kiu ne volas esti subskribita, diris: “Efektive, diversaj kritikoj de la Okcidento pri Ĉinio objektive antaŭenpuŝis Ĉinion en memekzameno kaj progreso. La premiso de tiu ĉi progreso estas, ke Ĉinio restas stabila, sen tumultoj kaj sen man-en-mana instruo de la Okcidento. Tamen multaj landoj spirite fleksiĝis antaŭ la Okcidento.”

 

    Yan Xuetong, direktoro de la instituto pri internaciaj problemoj de Qinghua-universitato, diris al “Global Times”, ke Ĉinio estas lando kun diversecaj ideologioj, nur koninte tion, oni vere konas Ĉinion.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng