Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Medicina reformo ĵus komenciiĝis
2010-03-16

 

 Zhong Nanshan akceptas intervjuon.

 

    "Mi ne konsentas pri la aserto, ke la medicina reformo iras en la meza stadio, mi opinias, ke ĝi ĵus havis bonan komencon, kaj longan vojon ĝi devas iri al la meza stadio," intervjuate, diris Zhong Nanshan, reprezentanto de TPK kaj membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierado en la 11-a de marto.

 

    "Troviĝas du elstaraj atingoj en la medicina reformo: pli da homoj aliĝis al la nova kampara kurackooperativo, kaj ĉijare; pliriĉiĝis listo pri malsanoj de la baza sanasekuro. Grandaj hospitaloj havas kutimon uzi bonajn medikamentojn. Pro antaǔenigo de la medicina reformo, kuracistoj devas denove lerni kiel kuraci oftajn malsanojn per ordinaraj, bazaj medikamentoj. Se ni dirus nur, ke la medicina reformo akiris grandan sukceson, oni desapontiĝus, ĉar oni devas ankoraŭ pagi el sia propra poŝo pro kuracado.

 

    Li menciis, ke en la prevento kaj rego kontraǔ la gripo A/H1N1, grandaj hospitaloj senpage kuracis la seriozajn malsanulojn, tial la hospitaloj portis multajn kostojn. Pro tio la ŝtato devas pliigi investon al tiuj hospitaloj. La rezulto de la prevento kontraǔ la gripo A/H1N1 estis kontenta, tamen multaj problemoj malkaŝiĝis, precipe tiu pri la sistemo. Nun la medicina servo estas administrata de la ministerio pri sano, kaj sanprotekto de ministerio pri homoj kaj sociaj resursoj, tial la sistemo ne estas en bona ordo. Li proponis, ke ankaǔ la sanprotekto estu subordigata al la ministerio pri sano, kaj la du integriĝu por ke la sistemo estu pli bone praktika.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng