2010-03-16
La 26-a Printempa Semajno Internacia (PSI) okazos aprile de 2010 en Germanio. La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu aĝgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj. Ĉi jare ni estos denove en la seminariejo Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc (Germanio).
Kiel en ĉiu jaro abunda programo prezentiĝos. Estos multaj prelegoj, lingvokursoj, laborgrupoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj kaj la junulara programo havos ĉi-jare la temon "Sorĉistinoj kaj sorĉistoj".
Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En la lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .
Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!
(el Libera Folio)
Redaktorino: Chen Ji |