Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 65-a Kongreso de SAT-Amikaro okazonta
2010-03-17

 

Etikedo    Kongresa marko 
     
 

 

Poŝtmarko    Poŝtkarto 

 

    La 65-a Kongreso de SAT-Amikaro okazos en la kultura centro “Georges Palante” en la urbeto Hiliono ĉe la golfeto de San-Briego en la departemento 22 “Armoraj Marbordoj” dum la paska periodo de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo 2010. Ĉiuj samideanoj estos akceptitaj en la kongresejo: Espace Georges Palante rue Olivier Provost 22120 Hillion, Francio.

 

    La kongresanoj kune diskutos pri eblaj rimedoj por krizkontraŭi. Oni paŝos en la paŝoj de la loka verkisto Louis Guilloux alnomita “la nesubigitulo”. Oni kune debatos la aktualajn problemojn pri akvo-kvalito en Bretonio kaj aliloke, la estontecon de la abeloj, la ekonomikosocialokrizojn.

 

    Krizkontraŭi estas ankaŭ kune amuziĝi: pro tio, oni al la kongresanoj eklernos bretonajn dancojn. Valoran artprogramon oni antaŭvidis: klasika gitarkoncerto, muzika teatro, ĝenerala kanto kun la koruso Interkant’ kaj prezento de Gijomo pianludisto kaj kantisto.

 

    Plenigu vian aliĝilon ĉe:
http://www.esperanto-sat.info/IMG/pdf/Kongresalighilo_2010_Sat_amikaro_V_25_11_09.pdf,
baldaŭ novaj tarifoj ekde la unua de marto 2010.

 

(el http://www.esperanto-sat.info)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng