2010-03-17
La 41-a Internacia Infana-junula Kongreseto okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010 en Havano.
Nia gastejo estas turisma hotelo Acuario en kvartalo Marina Hemingway, municipo Playa, je la okcidenta rando de Havano. Ĝi distancas nur 5 km de la UK-ejo, sed 15 km de la centro de Havano. En iuj domoj de tiu hotelo dormos UK-anoj.
En ĉiu dormĉambro, sufiĉe granda, troviĝas 2 ĝis 4 litoj kaj balkono. En la restoracio de la hotelo oni servos nin per maten-, tag- kaj vesper-manĝo. La hotelo disponas pri salono por kunvenoj, ankaŭ pri komputilo kun projekciilo. La hotelan terenon limigas kanaloj por jaĥtoj, tiel ni renkontos nur hotelajn gastojn. Al la gastejo apartenas bela naĝbaseno (gardita), en kiu ni amuziĝos ofte.
Trifoje tage veturas hotela buso al la centro de Havano. Per ĝi ni vizitos vidindaĵojn de Havano. Eble ni venos al iu interesa programero de UK.
Ni planas unu gvidanton por ĉiu seso da infanoj, estos helpanto el Kubo kun ni. Por helpi la infanojn ĉiam paroli nur en E-o, ni planas dediĉi tempon al lingvaj ludaj aktivecoj, laŭeble Esperanto-kurso, aparte por krokodilemaj infanoj. Pri posttagmezaj aktivecoj ni decidos laŭ la vetero inter ekskursoj, sporto aŭ manlaboroj. Vespere okazos ludoj (Luphomoj...), laŭtlegado de rakonto, muzika prezento ktp. Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo!
Aliĝilo preparata
Ni akceptas 30-40 personojn laŭ diversaj aĝgrupoj, kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj:
7- ĝis 15-jaraj infanoj konsistigas la kutiman aĝon inter la IIK-anoj.
Pli aĝaj infanoj (junuloj) povas fariĝi helpantoj. Tiuj flue parolas Esperanton.
Pli junaj infanoj kutime bezonas prizorganton en IIK. Kontaktu nin se vi bezonas vartistinon.
Por antaŭaliĝi, bonvolu skribi retpoŝte al: bert.schumann@gmail.comaŭ paperpoŝte al: Bert SCHUMANN, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francujo.
Por esti informata pri novaĵoj, aliĝu al nur-anonca dissendolisto iik-anonco .
Kotizoj preparataj
La kotizo por A-landoj situos eble inter 100 kaj 250 €.
Ĉiukaze pluraj infanoj estos subvenciataj per la fonduso "adoptaj gepatroj".
(el retejo bertosch.free.fr/iik2010/index.html)
Redaktoro: Niu Xueqin |