2010-03-17
Dank’ al penado de la Esperanta Asocio de Baotou, 4 Esperantaj kursoj fondiĝis en la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio, en kiuj lernas sume 600 lernantoj en la komenco de la semestro. En la unua leciono, ĉiuj sidlokoj en la klasĉambro estis okupitaj.
Laǔ plano, la kursoj daǔros 11 semajnojn. Liu Baoguo, kiu estas el Anhui-provinco kaj Chen De'en, kiu estas emerita instruisto de la angla lingvo gvidas la Esperantajn kursojn. Ili estas lertaj esperantistoj. “Esperantaj Instruaj Materialoj” estas uzata kiel lernolibro.
(Retaktoroj: Chi Tienan kaj Jin Chenxi) |