de WANG LILI
ĈPPIK-membro Wang Yukai (dekstre)
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao elmetis en sia registara laborraporto farita en la 3-a Sesio de la 11-a TPK, ke oni kreos kondiĉojn por ke popolanoj povu kritiki kaj kontroli la registaron. Nemalmultaj fakuloj ĉinaj kaj alilandaj opinias, ke tio manifestas la firman volon de Ĉinio en pluapaŝa sekvado de la ideologio “preni la popolon kiel la plej gravan el ĉiuj faktoroj”, en instigo de libera esprimo de opinioj kaj en elbako de la registaro respondeca.
He Bing, vicrektoro de la Instituto de Leĝoj de la Ĉina Universitato de Politikaj Sciencoj kaj Leĝoj, diris, ke “krei kondiĉojn por ke popolanoj povu kritiki la registaron” donis profundan impreson. La memfida registaro devas tiel fari.
Antaŭ malfermo de la 2 sesioj, koruptiĝo de ŝtataj oficistoj, prezoj de loĝdomoj kaj aliaj problemoj okupis la unuajn lokojn en la aferoj plej atentataj de la popolanoj. Solvado de tiuj ĉi problemoj bezonas saĝon kaj partoprenon de la vasta popolamaso. TPK kaj amaskomunikiloj pretigas platformojn por kolekti diversajn opiniojn. Precipe la rolo de interreto estas plej okulfrapa. En la pasinta jaro retumantoj ludis gravan kontrolan rolon en traktado de serio da eventoj, kaj iagrade akcelis solvadon de iuj problemoj.
Wang Yukai, profesoro de la Ĉina Akademio de Administracio, diris, ke surreta kontrolo sin apogas sur 400 milionojn da retumantoj. La plej alta politiko-decida instanco alte taksas la opiniojn montritajn surrete. Ĉinaj prezidanto kaj ĉefministro iam interparolis kun retumantoj pere de interreto. Wang Yukai opiniis, ke kritikoj el la socio estas pozitiva forto, povas helpi al la registaro kaj la socio eviti fuŝon, precipe kiam la socio estas en transformiĝo kaj reformiĝo.
Wang Yukai montris, ke pluapaŝe garantii por la popolanoj la rajton kritiki kaj kontroli la registaron postulas bone trakti la rilaton inter stablileco de la politika socio kaj garantio de la kontrola rajto de popolanoj; oni devas pluapaŝe akceli leĝan konstruadon en tiu ĉi kampo kaj la laboroj de la registaro devas esti malfermaj kaj travideblaj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)