2010-03-17 Estimataj,
Ni volas regule informi vin telegramstile pri pluaj paŝoj rilate al Herzberg -- la Esperanto-urbo.
1. La venonta Libera Forumo "Esperanto-Urbo" okazos la 20-an de marto 2010 (sabaton) de la 14-a ĝis la 18-a horo ĉe ICH en Herzberg. Kunportu vian realigeblan ideon. Vi povos senkoste tranokti ĉe ICH.
2. Nia celo estas informi ankaǔ la ne-esperantan publikon pri la atingaĵoj de Esperanto en tiu ĉi urbo.
Bazajn informojn en 15 lingvoj (kaj parte kun varia 'powerpoint-prezentado' pri Herzberg - la Esperanto-urbo) vi trovas ĉe: http://esperanto-urbo.de/
Bonvolu disvastigi tion. Kunhelpantoj por daǔra traduklaboro bezonataj! Por aktualaĵoj bv. vidi la menupunkton "Aktuale".
3. Herzberg -- la Esperanto-urbo atendas vin. Bv. viziti la unikan Zamenhof-ekspozicion en la kastela muzeo (supera platformo) de mardo ĝis dimanĉo dum la malfermtempoj. Volonte ni gvidos vin.
Amike kaj samideane salutas,
Petro Zilvar, Harald Mantz
Interkultura Centro Herzberg (ICH),
37412 Herzberg - la Esperanto-urbo
tel. +49-5521-5983
retpoŝto: esperanto-zentrum@web.de
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |