Ekfunkciiĝis nova stacidomo de la Ŝanhaja Hongqiao-Flughaveno
2010-03-17
En la 16-a de marto, oficiale ekfunkciiĝis grava kompletiga konstruaĵo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010 -- nova stacidomo de la Ŝanhaja Hongqiao-Flughaveno. Interalie, la unua enlanda subĉiela belvidejo de la flughaveno samtempe komencis esti uzata.