En diversaj lokoj de Tibeto okazis ceremonio de printempa plugado
2010-03-17
En la 16-a de marto, en Halugang-vilaĝo, Pozhang-distrikto, Nêdong-gubernio, Shannan-regiono de Tibeto okazis ceremonio de printempa plugado. Tiu ĉi tago estas la 1-a tago de la dua monato laǔ la tibeta kalendaro. Ĝi estas la unua tago de printempa plugado. Kamparanoj en diversaj lokoj de Tibeto en festaj vestoj okazigis grandiozan ceremonion de printempa plugado por peti riĉan rikolton.