La granda pando Meilan unuafoje montriĝis al la publiko post reveno de Usono
2010-03-17
La 15-an de marto en la bredejo de grandaj pandoj en Chengdu, Meilan, la granda pando reveninta de Usono, unuafoje montriĝis al la publiko. Fakuloj en la bredejo diris, ke Meilan jam adaptiĝis al la manĝaĵoj kaj klimato, kaj estas en bona spiritstato. Ĝi tute alkutimiĝis al la nova vivo en la hejmloko.
Meilan naskiĝis la 6-an de septembro en 2006 en atlanta zoologia ĝardeno de Usono, kaj revenis hejmlanden la 5-an de februaro en 2010.