2010-03-18
Li Weidou, ĈPPIK-membro kaj ĝenerala direktoro de la importa kaj eksporta kompanio de aŭtoj, diris, ke la ĉi-jara registara raporto prezentas la politikon pri redukto kaj nuligo de la imposto por aŭtoj kun malgranda ellaso, t.e. redukti la aĉetan imposton je 7.5% por aŭtoj kun malgranda ellaso. “Mi proponas pluapaŝe detali kaj ellabori la politikon pri redukto kaj nuligo de imposto cele stimuli konsumadon de aŭtoj kun malgranda ellaso."
Li Weidou esprimis, ke nun preskaŭ ĉiuj famaj aŭto-fabrikantoj de la tuta mondo esploras kaj produktas ekonomiajn aŭtojn kun malmulta bezino-konsumado, malalta prezo kaj malgranda ellaso. Malgranda-ellasaj aŭtoj fabrikitaj de la grandaj aŭtolandoj, kiaj Japanio, Britio, Germanio, Francio, Italio kaj Koreio, ĉiam okupas ĉ. 50% da merkato de aŭtoj. En 2009 la konsuma kvanto de ĉinaj aŭtoj superis 1/3 de la petrol-konsuma kvanto enlande.
Por kuraĝigi disvolviĝon kaj konsumon de aŭtoj kun malgranda ellaso Ĉinio devas krei (sed ne fabriki) siajn proprajn aŭtojn. Flanke de la merkato, kuraĝigi konsumadon de la aŭtoj kun malgranda ellaso estas ankaŭ rapida kaj efika rimedo por akceli konsumadon kaj transformadon de disvolva maniero.
Por kuraĝigi disvolvadon de la aŭtoj kun malgranda ellaso, Li Weidou proponis, ke oni muligu la aĉetan kaj konsuman importojn por la aŭtoj kun ellasa kvanto de malpli ol 1.0 litro, inkl. de 1.0 litro; redukti la aĉetan imposton je 3% kaj nuligi la konsuman por tiuj kun ellasa kvanto de malpli ol 1.3 litroj kaj pli ol 1.0 litro; redukti la aĉetan imposton je 7.5% kaj la konsuman je 3% por tiuj kun ellasa kvanto de malpli ol 1.6 litroj kaj pli ol 1.3 litroj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)
|