Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia Esperanto-Konferenco 2010
2010-03-18

 

    Internacia Esperanto-Konferenco 2010 okazos de la 17-a ĝis la 23-a de julio en Herzberg, Germanio. Temo: Kial Esperanto estas revolucia lingvo?

 

    Konstanta adreso: Eric Laubacher, kasisto de OSIEK, 1 rue Louis-Antoine de Bougainville, F-78180 Montigny-le-Bretonneux.

 

    tel: +33 1 30 96 67 91 retadreso: kasisto@osiek.org

 

    Loka adreso: Interkultura Centro Herzberg (ICH), Grubenhagenstr. 6, DE-37412, Herzberg/Harz

 

    tel: +49 5521-5983 - fakso: +49 5521-5983 - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

 

    Loko

 

    Plurcentjara germana historio kaj benita naturpejzaĝo sur la suda flanko de la Harc-montaro renkontiĝas en la tradicioriĉa urbo Herzberg [Hercberg], kune kun la aldonaj aerkuraclokoj Lonau kaj Sieber, kaj la ripozlokoj Pohlde kaj Scharzfeld. Okcidente situas la impona konstruaĵo de la 950-jara Welfenschloss, la plej granda faktraba kastelo en Malsupra Saksio.

 

    Herzberg estas de 2006 La Esperanto-urbo.

 

    Kiel atingi Herzberg-on

 

    Aviadile: La flughaveno de Hanovro estas la plej proksima (120 km), sed tiu de Frankfurto (270 km) enhavas stacidomon.

 

    Perveturile: El la nordo Herzberg estas atingebla per aŭto sur aŭtovojo A7 ĝis la eliro ĉe Seesen, kaj de tie sur la B243 ĝis Herzberg. El la suda direkto oni uzu A7 ĝis la eliro Gottingen Nord, de tie B27 ĝis Herzberg. El la direkto Saksio-Turingio oni plej bone pasu tra Nordhausen sur la B243 ĝis Herzberg.

 

    Fervoje: Stacidomo Herzberg am Harz. De la nordo tra Hannover, Kreiensen, Northeim. De la sudo tra Kassel, Gottingen, Northeim. De la okcidento tra Altenbeeken kaj Northeim. De la oriento tra Halle kaj Nordhausen.

 

    Konferencejo

 

    La konferenco okazos en restoracio Artemis, Bahnhofstrasse 3 (apud la stacidomo).

 

    Loĝado

     Hotelo Jagerhof, ekde 30 € (kun matenmanĝo)

    Hotelo Englischer Hof (4*) , ekde 44 € por unu persono (kun matenmanĝo) - http://englischerhof.de/

    Hotelo Landhaus Schulze, ekde 44 € por unu persono (kun matenmanĝo) - http://www.landhaus-schulze.de/

 

    Feriaj apartamentoj estas haveblaj ekde 32 €. Ili estas kutime por 2-4 personoj ekipitaj. La prezo validas potage, kutime sendepende de la nombro de loĝantoj. Kutime oni postulas restadon dum unu semajno. Sen matenmanĝo, sed kutime estas kuirejo en la apartamentoj. Listo haveblas ĉe http://www.herzberg.de.

    Privataj ĉambroj ekde 15 € por unu persono. Listo haveblas ĉe http://www.herzberg.de.

 

    La prezoj ne estas garantiitaj. Vi povas rekte mendi vian loĝadon per la reto (prefere).

 

    Manĝoj

 

    La konferencejo estas restoracio, kiu proponas bongustan bufedan tagmanĝon je 9,50 €, ankaŭ taŭgan por vegetaranoj. Kompreneble ĉiam eblas manĝi libere laŭ la karto de la restoracio.

 

    En Herzberg estas multaj restoracioj, kelkaj kun Esperanto-menukartoj.

 

    Dumkonferenca programo

 

    Matene: tema programo, statuta programo, libroservo, kursoj por komencantoj.

 

    Posttagmeze kaj vespere:

 

    Interkona vespero.

 

    Urborondirado.

 

    Naĝado en Jues-lago.

 

    Vizito de ICH (Interkultura Centro Herzberg).

 

    Kaj multaj aliaj surprizoj...

 

(el http://osiek.org)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng