2010-03-18 Diskonigo de la rezultatoj okazis la 15a de marto (usona tempo) post kontrolo de la voĉdonoj.
Du horojn kaj iom pli ol 10 minutoj antaŭ la fino de la voĉdono, la propono por Esperanto estis ankoraŭ en 29a pozicio, do inter la 30 unuaj. Mankis tiam 2540 voĉoj por atingi la malgrandan rondon de la dek plej subtenataj ideoj ("Top ten"). Dum mallonga tempo, la 8an de marto, ĝi atingis la 20an lokon; mankis nur 12 voĉoj por atingi la 19an.
En la unua voĉdono, ĝi tamen sukcesis eniri la malgrandan rondon de la tri akceptataj ideoj de la fako "Edukado" (restis nur tri ideoj en ĉiu aparta fako). Dum momento, mankis malmulte da voĉoj por ke ĝi atingu la duan lokon en ĝi.
Malgraŭ partnereco de UEA kaj de pluraj usonaj Esperanto-asocioj en Change.org, malgraŭ senlacaj klopodoj de Neil Blonstein, reprezentanto de la novjorka UEA-oficejo ĉe UN en Novjorko, kun subteno de D-ro Molnar en Budapeŝto, de Renata Ventura (kiu iniciatis la proponon) kaj aliaj, malgraŭ miaj multaj komunikoj plusenditaj fare de kelkaj listanoj (Dario Rodriguez ES, Marian Zdankowski PL, Sylviane Lafargue FR kaj aliaj), la Esperanto-movado ne ĝuste kaj ne sufiĉe taksis la valoron de tiu agado.
Ne temis, evidente, atingi enkondukon de Esperanto en la usonan eduksistemon, sed levi la ideon pri neceso de internacia lingvo en lando, kie tio aspektas nenecesa, eĉ senutila. Eniro en la rondo de la dek plej subtenataj ideoj signifis por Esperanto pli grandan videblecon kaj rimarkeblecon en Usono kaj, sekve, en la mondo. Kredi ke tio estis nur usona afero estas erara. Usono estas parto el la homaro; ĝi ludas grandan rolon tutmonde; ĉu la mondo ne povas kaj ne devas ankaŭ, iel, reciproke ludi rolon en Usono, influi ties politikon? La usona movado estas en malfacila situacio pro tio ke la angla estas konsiderata kiel LA internacia lingvo, kaj, sekve, Esperanto kiel afero nebezonata. Se esperantistoj ne kapablas subteni sin reciproke, sen konsidero al nacioj kaj landlimoj, kial do Esperanto? Oni ne scias kiom longe daŭros la "regno" de Obama, sed estas nekontesteble, ke tiu nova situacio kontribuis, en Usono, al alimaniera konsidero kaj percepto de la mondo. Okazo prezentiĝis por kontaktoj kaj interŝanĝoj per Esperanto kun usonaj civitanoj. Ĝi ne postulis grandan strebon. Ne estas certe ke prezentiĝos plia simila okazo.
(Kontribuo de Henri Masson)
Redaktoro: Liu Zijia |