2010-03-18 La asocio EsperantoLand planas internacian renkontiĝon dum pasko sub la nomo PRINTEMPE. De la 1-a de aprilo je la 16-a horo ĝis la 5-a de aprilo je la 18-a horo, ĝi okazos en Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, inter Kolonjo kaj Treviro (Trier), ne tro for de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando.
Tie vi renkontiĝos kun eksterlandanoj, kaj vi povos ĝui internacian etoson kaj interesajn programojn!
Mi rekomandas al vi ĝui la printempon!
Bonvolu kontakti kun Lu Wunsch-Rolshoven.
Kontakta telefono: +49-30-685 58 31, +49-173-162 90 63
(el Ret-Info)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |