Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉuvaŝa retejo ankaǔ en Esperanto
2010-03-19

    Ĉuvaŝoj estas konataj ankaǔ en eskterlanda Esperanta medio pro sia aktiva Esperanto-agado kaj ofta partopreno en eksterlandaj E-aranĝoj.

 

    La plej aktiva retejo de aktivuloj por la ĉuvaŝa lingvo http://www.chuvash.org/havas ankaǔ Esperant-lingvan version.

 

    La retejo entute havas 4 uzatajn lingvojn (la ĉuvaŝa, rusa, angla kaj Esperanta). La administranto de la retpaĝaro Nikolaj Plotnikov, iniciatinto de la ĉuvaŝa vikipedio, havante oftajn kunlaborajn kontaktojn konsideras Esperanton utila por havi novaĵojn ankaǔ en Esperanto.

 

    Fakte la Esperanta versio de la retejo aperis jam delonge kaj inspiris ĝin Sergej Tihonov kaj dum la lasta tempo ĝi rekomencas vigliĝi.

 

    Aleksandr Blinov

 

    delfeno@mail.ru

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng