Teksto kaj fotoj de Zhao Xi
 |
|
 |
|
 |
|
 |
Urbo Wenchuan |
|
S-ro Wang Shixiang kaj ŝia domo |
|
Vilaĝo Buwa |
|
Rekonstruita domo kaj ŝtupetaro |
|
|
|
|
|
|
|
 |
|
 |
|
 |
|
|
Gastamaj paroj |
|
Maljunulino rakontas la tertremon. |
|
"La registaro donis al ni rizo." |
|
Belfrido fortikigata |
Situante ĉe la okcidenta bordo de Minjiang-rivero, la vilaĝo Buwa de naci-minoritato ĉjangoj havas miljaran historion. En la granda tertremo okazinta en urbeto Wenchuan, ĉiuj cent familioj en la vilaĝo estis trafitaj de la terura katastrofo kaj iliaj domoj detruitaj. Post pli-ol-jara rekonstruado, la vojoj kaj domoj en la vilaĝo estis riparitaj kaj tri belfridoj titolitaj "lastaj ter-belfridojn de ĉjangoj en Ĉinio" estas fortikigitaj.
"Buwa" en Qiang-lingvo signifas "hejmo super nubo". De tie, 2170 metrojn super la marnivelo, oni povis vidi la panoramon de urbeto Wenchuan. Post la tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo 2008 tri belfridoj en la vilaĝo estis malsamgrade difektitaj. Escepte de 40 el la 157 domoj postulataj ripari kaj fortikigi, ĉiuj ceteraj devis esti rekonstruitaj. La tiea produktado multe suferis.
La 22-an de januaro report-skipo de la Ĉina Internacia Eldono-Grupo venis tien. Kiam ni preterpasis la hejmon de s-ino Wang Shixiang de naciminoritato ĉjangoj, ŝi afable petis, ke ni vizitu ŝian hejmon kaj intime babilis kun ni. Ŝi diris: "Kiam la tertremo okazis, la vilaĝanoj plejparte laboris eksterdome, do ili malmulte suferis. Tamen mia malnova domo difektiĝis, kaj niaj porkoj mortis de la falinta muro, tial ni perdis multe. Poste la registaro riparis nian domon, kaj donis al ni rizon, farunon kaj oleon por celebri la Printempan Feston. Ni povas ĝui la feston!"
Kun helpo de Kantono, Guangdong-provinco, nun asfaltitaj vojoj anstataǔis la kotajn, kaj vojoj kondukantaj al stratetoj estis pavimitaj per brikoj. Tri befridoj estas en riparo kaj plifortikigo. Finiĝis rekonstruado de ĉiuj domoj subvenciate de ĉinoj loĝantaj eksterlande kaj tiuj el Hongkong kaj Makao.
La ĉjang-a vilaĝo Buwa aspektos pli ĉarma.
(Redaktoro: Liu Zijia)