2010-03-22 La 21-a de marto estas Internacia Tago por la Eliminado de Rasa Diskriminacio. Ĝi estis proklamita de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1966 memore al la tragedio en la sud-afrika Sharpeville, kie tiutage en 1960 polico ekpafis kaj mortigis 69 homojn kaj vundis pli ol 300 aliajn dum paca demonstracio kontraŭ apartismaj leĝoj de la lando. La Tago servas ne nur por reatentigi la internacian komunumon pri la teruraj sekvoj de rasismo sed ankaŭ por memorigi pri niaj sindevigo kaj decidemo kontraŭbatali rasan diskriminacion.
Ĉi-jare, kiam pasas la 50-a datreveno de la masakro en Sharpeville kaj kiam la Mondpokala Turniro de Futbalo okazos en Sud-Afriko, la Alta Komisiito de UN por Homaj Rajtoj, s-ino Navi Pillay, mem sudafrikano, alvokas por atento al rasismo en sporto. La sporte inspirita temo de la ĉi-jara Tago estas Diskvalifiku rasismon. En sia deklaro okaze de la Tago s-ino Pillay instigas "utiligi la grandan potencialon de sporto por subfosi rasismon, fremdofobion kaj similajn formojn de netoleremo en la pli vasta socio". Ŝi substrekas, ke tiurilate ĝuste futbalo havas grandegan potencialon, ĉar ĝi "altiras grandegajn kaj pasiajn spektantarojn vivajn kaj televidajn".
UEA, kiu ĉiam apogis kaj kontribuis al la iniciatoj de UN kaj Unesko kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo, ankaŭ nun apogas la alvokon de la Alta Komisiito por Homaj Rajtoj kaj peras ĝin al la Esperanta komunumo. UEA disponigas Esperantan tradukon de la deklaro de s-ino Pillay, kompletigita per informaj notoj de la Oficejo de la Alta Komisiito por Homaj Rajtoj. Kiel eduka kaj diskuta materialo daŭre rekomendinda estas krome la mondfama libro Paĉjo, kio estas rasismo? de Tahar Ben Jelloun, eldonita de UEA.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |