Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reformado de UEA-laboro en reta tempo dezirita
2010-03-23

    La anoj de la komisionoj kaj subkomitatoj de UEA pli vaste uzu la reton por kunordigi sian laboron kun aliaj aktivuloj. Kunlaboro en subkomitatoj povus tiel ankaŭ pli bone aktivigi la komitatanojn, kiuj nun apenaŭ kunlaboras ekster la Universalaj Kongresoj. En tio Petr Chrdle, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano en la baldaŭaj elektoj de UEA, vidas unu el siaj ĉefaj taskoj, se elektita. La estraro kaj la Centra Oficejo laŭ li jam relative bone funkcias, sed pro la reto nun estas inundataj de demandoj de membroj, kiuj postulas tujan respondon. "Verŝajne estus bone, ke iu estrarano, kiu disponas pri tempo kaj pacienco, havu kiel taskon reagi al la proponoj de membroj (eĉ se ili estas stultaj), ke neniu restu sen respondo. Pri tio devus zorgi iu konkreta estrarano kaj ne kiel nun Renato staranta ekster estraro", opinias Petr Chrdle.

 

    Pri Petr Chrdle:

 

    Petr Chrdle naskiĝis en 1946 kaj doktoriĝis pri elektroniko en Prago, ĝis 1992 laboris ĉe Fervoja Esplorinstituto kaj instruis en Teknika Universitato, en 1992 fondis Kongresan kaj klerigan agentejon KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon. 1990-1994 senata sekretario de AIS, 1987 ĝis 2010 komitatano A de UEA, 1998 ĝis 2001 UEA-estrarano pri faka kaj scienca agadoj, 1987-1993 prezidanto de ĈEA, ekde tiam ĝia vicprezidanto, ekde 1997 membro de ekzamena komisiono de ILEI. Aŭtoro de lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj (jam 3 eldonoj). En „Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj“ li resumis siajn spertojn en tiu kampo.

 

    Movadaj celoj: Plu fokusiĝi pleje al la fakaj kaj sciencaj aplikoj de Esperanto, ĝia praktika uzo ne nur ene de Esperantujo, sed precipe al utiligo de Eperanto en neesperanta medio kiel la plej efika varbado por nia afero.

 

(Redaktita de Chen Ji el informo de Libera Folio)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng