Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Unua Bulteno de Somera seminario de E-instruado en Taiyuan
2010-03-23

    Organizanto: Ĉina sekcio de ILEI

 

    Dato: de la 2-a ĝis la 11-a de aŭgusto, 2010

 

    Loko: Baiyangshujie-Lernejo, Taiyuan, Shanxi-provinco

 

    Ĉeftemo: Pasinteco, Nuneco kaj Estonteco de E-instruado en Ĉinio

 

    Partoprenantoj:

 

    1) Esperantaj instruistoj kaj instruemuloj, kiuj jam posedas Esperanton sed bezonas plian trejnadon pri lingvodidaktiko kaj interkultura pedagogio.

 

    2) Gejunuloj kaj esperantaj interesantoj, kiuj jam lernis aŭ intencas lerni Esperanton.

 

    3) Eksterlandaj instruistoj:

 

    Ronald J. Glossop el Usono, Peter Weide el Danlando, Gabriel Olúbùnmi shó-Davies el Niĝerio kaj aliaj (nedeciditaj, depende de subvencio).

 

    Faka programo:

 

    1) prelegoj (de enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj)

 

    2) prezentado de metodoj, lerniloj, lernolibroj, ktp.

 

    Labora programo :

 

    1) raportoj pri E-instruado en ĉinaj altlernejoj

 

    2) interŝanĝi opiniojn pri la laboro kaj kunlaboro komuna kun apartaj asocioj, liveri proponojn por la sekvaj aktivadoj

 

    3) diskuti kaj decidi la urbon de la sekvanta seminario, 2011

 

    4) komitatkunsido:elekti estraranojn de ĉina sekcio de ILEI

 

    Trejnada programo:

 

    1) elementa kurso por gejunuloj kaj komencantoj

 

    2) paroliga kurso por instruistoj kaj meznivelaj esperantistoj

 

    3) trejn-kurso por kandidatoj de internacia ekzameno (planata)

 

    Distra programo:

 

    du ekskursojn duontagajn kaj sportajn ludojn en la seminaria oferto

 

    Pliaj programeroj :

 

    Internacia ekzameno

 

    Kotizoj:

 

    ¥200 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, loĝejon kaj enir-biletojn de la ekskursoj.

 

    Tamen :

 

    1) Studentoj rajtas senpage partopreni (montru atestilon pri sia studenteco)

 

    2) Senlaboraj ĉeestantoj rajtas peti stipendion por nuligi la kotizon aŭ rabati 100 RMB.

 

    3) Taga partopreno kostas ¥50 RMB.

 

    *Mondonacoj por la Organiza Fonduso estas bonvenaj.*

 

    Manĝado:

 

    Proksime de la kunvenejo estas malgrandaj manĝejoj kaj restoracioj, malmultekostaj. Se ĉeestantoj volus ke ilia ĉiutaga-manĝado estu aranĝita de LKK, aldone pagu ¥50 RMB ĉiutage: matenmanĝo je ¥5 RMB, tagmanĝo je ¥25RMB, kaj vespermanĝo je ¥20 RMB.

 

    Gastejo:

 

    Proksime de la kunvenejo estas kelkaj gastejoj kaj hoteloj, ĉ.¥40 RMB por unu lito de la dulita ĉambro.

 

    Amasloĝejo:

 

    Senpaga por ĉeestantoj, sed vi mem bezonas prepari litkovrilon.

 

    Kontaktu:

 

    Arko (GONG Xiaofeng): 13065155677, QQ: 81523339, skajpo: fenja2004,retadreso: arko.gong@qq.com mailto:arko.gong@qq.com 

 

    Optimisto (LIU Baoguo): mailto:verdakoro@yahoo.com.cn, QQ: 25749836, Skajpo: optimisto2121

 

    Hosemo (CHEN Zaiwei): 13208968091 ,QQ: 312670302

 

(el "Forumo de E-lerno", Vejdo)

Retaktoro: Jin Chenxi

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng