Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Finiĝis rekonstruado de bakforno Mantoo de Yuan-dinastio en ĉina porcelana urbo Jingdezhen
2011-09-09


La bakforno Mantoo de Yuan-dinastio  

 

    La 7-an de septembro finiĝis konstruado de bakforno Mantoo (tradicia ĉina manĝaĵo el pastobulo en duonsferoida formo) de Yuan-dinastio (1271-1368) en Ekspona Areo pri Antikva Bakforno kaj Tradiciaj Kulturoj en Jingdezhen de Jiangxi-provinco, Ĉinio. La forno havas altecon kaj longecon de 2.6 metroj kaj larĝecon de 2.8 metroj respektive. Ĝi havas ankaŭ du kamentubojn je alteco de 9.2 metroj. Pro tio ke la eksteraĵo de tia forno estas simila al Mantoo, ĝi ricevis la nomon. Fakte en Jingdezhen jam de Song- (960 p. K. ~1279 p. K.), Yuan-( 1296-1368) kaj Ming- (1368-1644)-dinastioj oni per bakforno Mantoo bakis porcelanaĵojn. Oktobre ĉijare la forno ekbruliĝos refoje, do oni povas tie rigardi la tutan procezon de porcelana farado antaŭ mil jaroj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng