Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Neforgeseblaj vojaĝoj de Ovchinnikov al Tibeto
2011-10-10

de LI YONGQUAN

 


Ovchinnikov

 

    S-ro Ovchinnikov estas fama rusa raportisto kaj komentariisto. En la tempo de Sovet-Unio li estis raportisto de la ĵurnalo Verokaj fama ĉinologo kaj la unua sendito de la ĵurnalo rezidanta en Ĉinio. Post falo de Sovet-Unio li laboris kiel komentariisto de la ĵurnalo Rusio. En la lastaj jaroj liaj verkoj pri Tibeto vekis vastan atenton de legantoj.

 

    En 1955 kaj 1990 s-ro Ovchinnikov dufoje vizitis Tibeton. La vojaĝo en 1955 profunde impresis lin, kaj la ŝanĝoj de Tibeto inter la du vojaĝoj donis al li neforgeseblajn memorojn.

 

    Ovchinnikov diris: "Estas absurda la diro, ke Ĉinio okupis Tibeton, tiu malproksima regiono jam en Mezepoko estis en la ĉina teritorio. La ĉinaj regantoj ĉiam klopodis por ke la monaĥoj en Tibeto fariĝu iliaj subtenantoj. En la dektria jarcento Kublai, nepo de Ĝingis-Hano, donis la titolon ŝtata majstro al Dalai-lamao, kaj komisiis al li la administradon de tiu regiono. Mi estas la unua el miaj samlandanoj, kiu enpaŝis sur la teron de Tibeto, tio okazis en 1955."

 

    Ovchinnikov diris: "En 1951 subskribiĝis la interkonsento pri paca liberigo de Tibeto,kiu difinas, ke en la Ĉina Popola Respubliko tibetaj popolanoj havas regionan aŭtonomecon. La centra registaro en Pekino respondecas pri nacia defendo kaj diplomatio, kaj Tibeto havas aŭtonomecon en lokaj aferoj. En 1955 tiama ĉefministro Zhou Enlai invitis nin aŭte veturi laŭ la ĵus finkonstruita Qinghai-Tibeta Ŝoseo al Tibeto por ke ni propraokule rigardu la plenumadon de la paca interkonsento. Unu jaron antaŭ tio Dalai-lamao elektiĝis kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso." Ovchinnikov diris, ke en la 14-a de septembro, 1955 li havis longtempan konversacion kun la Dalai-lamao XIV .

 

    La unua vojaĝo al Tibeto donis al Ovchinnikov profundan impreson. Li diris, ke en 1955 tiama Tibeto estis kvazaŭ protekta zono de Mezepoko, kie temploj posedis ne nur agrojn, paŝtejojn, sed ankaŭ kamparanojn kaj paŝtistojn. Min surprizis ne ties pejzaĵoj, sed la kruleco de servutula sistemo. Krom la religia fanatiko de lokaj popolanoj, la feŭdisma sistemo de cezaropapismo estis sin gardanta pere de kruela, senhomeca kaj altprema rimedoj. Li diris: "Mi konsterniĝis je la vido, ke tri fuĝintaj servutuloj estis ŝlositaj je kolo per komuna kateno el unu ligno! Post subskribo de la paca interkonsento la centra registaro sendis al Tibeto hanajn kuracistojn, veterinarojn, agrikulturistojn. Kompreneble, antaŭ ilia eklaboro ili devis akiri aprobon de la posedantoj de la servutuloj. Estas probable, ke pro timo de fortiĝo de bona impreso de la lokaj tibetanoj al hanoj, en 1959 tibetaj reakciuloj faris en Tibeto ribelon. La ribelo fine estis subpremita, kaj Dalai-lamao kaj liaj kelkaj miloj da subtenantoj fuĝis al Barato. La ribelo donis al la vivo de ambaŭ fuĝintoj kaj la postrestantoj abruptan ŝanĝon. Paŝtistoj kaj kamparanoj forskuis la katenon de la servutula sistemo, ili ricevis agrojn kaj paŝtejojn, kaj ĝuis la favorecon de senimpostado en longa tempo."

 

    En 1990 Ovchinnikov refoje vizitis Tibeton. Ĉi-foje li vidis la grandajn ŝanĝojn de la loko. La tibetanoj nun fariĝis liberaj laboruloj, ili duobligis grenan produktkvanton kaj nombron de brutoj. Ilia meznombra vivdaŭro altiĝis de 36 jaroj al 67 jaroj. Li daŭrigis: "Kiam mi unuafoje venis al Tibeto, ties loĝantaro estis malpli ol miliono, sed nun tri milionoj, inter kiuj nur naŭdek mil estas hanoj, kiuj konsistigas malpli ol 3% de la loĝantaro de la regiono. En 1955 la regiono havis 150 mil bonzojn, nun la nombro de lernantoj en tiu regiono estas 150 mil. Siatempe analfapeteco vaste troviĝis en la regiono, sed nun 86% de la lernojaraj infanoj vizitas lernejojn."

 

    Ovchinnikov diris: "Unuvorte, kiel homo, kiu propraokule vidis la kruelecon de la feŭdisma cezaropapismo en 1955 kaj la ŝanĝiĝon de la situacio de la liberigitaj servutuloj en 1990, miopinias absurdaj la diraĵojn, ke Tibeto estas en "pereo", Tibeto estas "ĉinigita" kaj ke la antaŭa posedanto de servutuloj Dalai-lamao devas esti premiita kiel elstara darm-protektanto." La artikoloj kaj paroloj de Ovchinnikov aperigitaj en diversaj rusaj amaskomunikiloj pri vera situacio de Tibeto ludas pozitivan rolon por konigi al legantoj problemojn de Tibeto.

 

    En Rusio Ovchinnikov estas ne nur fama raportisto sed ankaŭ komentariisto kaj fama specialisto pri internaciaj problemoj. En 2009 li eldonis kvarvaluman verkaron, kiu kolektis liajn artikolojn verkitajn en la pasintaj 50 jaroj, inkluzive tiujn pri Tibeto. En la gazetara konferenco pri eldono de lia verkaro rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergei Lavrov faris paroladon, en kiu li espremis siajn gratulon kaj estimon al Ovchinnikov. Rusa prezidento Medvedev en 2010 atribuis al Ovchinnikov la kvara-klasan Medalon pri Patria Heroaĵo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng