Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"La bona pineto": Rekomendinda por 50 familioj
2011-11-15

 

 

    Mattos, Geraldo. La bona pineto. -- Chapecó: Fonto, 2008. – 23 p.

 

    Porinfanaj libroj en Esperanto treege malmultas, kaj plejparte ili estas tradukoj de naciaj fabeloj, aŭ tre simplaj versaĵetoj. Do la libreto de Geraldo Mattos "La bona pineto" estas preskaŭ unika.

 

    Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6-7-jaraj. La literoj estas grandaj -- sed ne tiom, kiom en aliaj libroj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo. Do supozeble la gepatroj devas voĉlegi la fabelon, kaj eventuale proponi al la infano mem ilustri ĝin poste. Mi ne rerakontos la enhavon -- ĝi estas pli-malpli tipa por fabeloj, ankaŭ la moralaĵo estas klara: necesas fari bonon al homoj, kaj malfortulo ofte estas pli helpema ol fortulo.

 

    La fabelo estas verkita en modela Esperanto sen simpligoj. La stilo estas tipe fabeleca, kun ie-tie ripetataj ritme-rimaj frazoj, kiel "...nokto, kiam la ventoj de la nuboj kaj la dentoj de la bestoj eliras ĉasi kaj frakasi...", aŭ "...de la rigida arbo, de la rapida birdo kaj de la fluida rivero". Kelkaj esprimoj apenaŭ konvenas -- ja "peto, kiun pafis la arko de lia buŝo per la sago de lia lango" en porinfana fabelo sonas iom nenature. Aliflanke, ne tre konvena por 6-7-jaruloj estas la frazo "la brazila pino, science nomata araŭkario"; kaj por geknaboj pliaĝaj tro naive aspektus la tuto cetera. La gepatroj devas scii, kio estas Parnasa Gvidlibro kaj esti pretaj klarigi tion al la infanoj.

 

    Do, oni devas perfekte posedi Esperanton (la infanoj -- denaske) por ĝui tiun fabelon. Se ĝi aperus, kiam mia filino estis 6-7-jara -- mi tre ĝojus. Entute, en la mondo troviĝas eble nur 50 familioj, por kiuj "La bona pineto" plene utilas -- sed al tiuj ĝi vere rekomendindas.

 

Valentin Melnikov

(el "La Balta Ondo")

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
Per legado de versaĵoj Esperantaj alkutimiĝu al penso kaj esprimo en Esperanto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng