2012-03-19 Majstro de tradicia ĉina pentrado Liu Bojun travivis legendan vivon. Dum siaj lastaj jaroj li loĝas en urbo Chengdu, provinco Sichuan. La lokanoj starigis galerion por konservi la memoron pri tiu majstro.
Optimisto
Liu Bojun estis bonŝanca en lernojaroj. Li studis en la Ŝtata Arta Kolegio de Hangzhou (antaŭa nomo de Ĉina Belarta Instituto), kie instruis renomaj pentristoj, ekzemple, Pan Tianshou, Lin Fengmian, Li Keran.
 Liu Bojun |
Liu Bojun rapide progresis sub la gvidado de majstraj instruistoj. Antaŭ lia diplomiĝo, Pan Tianshou okazigis pentran ekspozicion por li. Pan Tianshou havis du elstarajn disĉiplojn: Wu Guanzhong kaj Liu Bojun, kiuj poste fariĝis elstaraj pentristoj. Bedaŭrinde Wu Guanzhong jam forpasis, tamen li ĉiam vivas en siaj verkoj. Feliĉe, ke naŭdek-jara Liu Bojun sane vivas. En sia ekspozicio en Pekino li diris, ke li okazigos plu pentraĵan ekspozicion eĉ kiam li estos 120-jara.
 En luna nokto |
Lia vivo estis plena de malfaciloj, tamen li restis sangvina kaj firma. Dum 40 jaroj en Daba-montaro li profundiĝis en pentrado sen konsidero pri famo kaj profito. Por li arto estas lia tuta vivo en cirkonstancoj ĉu favoraj ĉu malfavoraj.
En pentrado li neniam forgesas admonon de sia instruisto Pan Tianshou: eniri en la pentrarton kaj eliri el ĝi per granda kuraĝo. "Eniri" signifas lerni de antaŭuloj kaj eltiri ilian artan ensencon, kaj "eliri" estas krei sian propran vojon de arto, starante sur la ŝultroj de la antaŭuloj. Pasis kelkdek jaroj, Liu Bojun neniam trompis la esperon de sia instruisto. Li kreis sian unikecon.
En sia pentrado li kombinas antikvajn kaj okcidentajn pentraĵojn en la uzado de peniko, inko kaj koloro. Liaj pentraĵoj elmontras kaj kvietecon kaj movecon pro lia vigla penso kaj juna animo.
Liu Bojun estas kompetenta en per-fingra pentrado. Antaŭe li pentris per fingroj, kaj nun li pentras per fingro kaj peniko, kaj tiel ke la pentraĵoj atingis neatenditan efekton.
Floro-pentraĵoj
La verkoj de Liu Bojun estas elstaraj ne nur teknike, sed ankaŭ enhave. Liaj pentraĵoj temantaj pri la socia realo estas pensigaj.
La maljuna pentristo havas infanecan koron. Por montri la novan epokon li havas novan ideon pri enhavoj de siaj verkoj. Kanao, krestofloro, sunfloro kaj lotusfloro estas liaj plej ŝatataj floroj, kiuj, laŭ li, povas simboli la prosperan epokon.
 Krestofloro |
Ruĝa krestofloro simbolas la prosperon de Ĉinio post la reformado kaj pordomalfermo.
 Kanao |
Kanao posedas abundan vivforton. Spite al varmego, ĝi floras sub la arda suno. Ju pli varmas, des pli ĝi pompas, samkiel kuraĝaj reformantoj.
 Sunfloro |
La naturo de sunfloro estas konata: ĝi sin turnas sekvante la sunon. Ĝi simbolas la pionirojn de la reformado, kiuj neniam perdas direkton kiel sunfloroj.
 Lotusfloro |
"Kreski el malpura ŝlimo sed esti pura" estas la trajto de lotusfloro. Ĝi simbolas multajn iniciatintojn kaj verajn servistojn de la popolo, kiuj rifuzas korupton samkiel lotusfloroj.
Liu rigardas sian arton kiel la vivon. Li jam estas pli-ol-naŭdek-jara, tamen neniam reduktiĝis lia pasio al pentrado. Li diris: “En pentrado mi estas elementa lernejano. Mi devas progresi ĉiutage, ĉar lernado kaj arto estas senlimaj."
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|