Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
64-jara amatora fotografisto kaj liaj fotografaĵoj pri paradoksornisoj
2012-04-05


Feng Longjun 
 

Paradoksorniso fotita de Feng Longjun 
 
 
Paradoksorniso fluganta en la ĉielo

 

    Paradoksorniso (Paradoxornis heudei), peronta birdo de la tuta terglobo kaj nomata per “granda pando” de birdoj, estas grava animalo protektata de la provinco Jiangsu kaj enmetita en la liston de sovaĝaj animaloj valoraj por grava ekonomia kaj scienca esplorado protektataj de la ĉina ŝtato. Pri la birdo notojn faris la provinco Jiangsu de Ĉinio en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. La unuaj specimenoj pri ĉi tiuj birdoj estis kolektitaj en Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu kaj poste ili malaperis en la loko.

 

    Paradoksorniso estas febla en flugado kaj vivas nur en fragmitaro. Nuntempe, la birdoj troveblas nur en malsupra baseno de la rivero Heilongjiang kaj fragmitaroj en la provinco Liaoning en nordorienta Ĉinio, fragmitaroj laŭ Jangzio kaj tiuj ĉe marbordo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio.

 

    Tre malmultas sovaĝaj paradoksornisoj. Iutempe oni konsideris ke ili malaperis en Nankino. En la 28-a de decembro 2011 Feng Longjun, kiu tutjare faras fotojn pri birdoj, feliĉe kaptis paradoksornisojn per siaj lensoj. Tio atestas, ke ĉi tiuj raraj birdoj tre belaj ekzistas ankoraŭ en la provinco Jiangsu.

 

    Hazarda eltrovo de Feng

 

    64-jara Feng Longjun,veterana amatora fotografisto en la urbo Zhenjiang de la provinco Jiangsu, havas hobion fotografi birdojn. Lastatempe, li feliĉe kaptis paradoksornisojn per sia fotografa aparato. ( 图 1 )

 

    En la 28-a de decembro 2011 Feng kune kun sia filino, kiu havas la saman hobion kiel la patro, fotis birdojn ĉe la lago Jinshan, pitoreskejo nove konstruita de la Zhenjiang-a registaro. La lago kun totala areo de 8.8 kvadrataj kilometroj allogas al si grandan kvanton da birdoj, dank’ al sia bonkvalita kaj ekologia akvo-medio, kaj ankaŭ Feng kaj lian filinon, kiuj ofte venas al la loko por foti birdojn. En iu tago, la patro kaj la filino iris en vastan fragmitaron, subite la filino kriis: “Venu tuj, paĉjo, rigardu, kiaj birdoj ili estas, kiel belaj!” Feng rigardis al la direkto fingromontrata de la filino kaj vidis aron da birdoj neniam renkontitaj. Okazo rare akirebla! La patro kaj la fililo haste levis siajn aparatojn kaj faris en unu spiro pli ol 300 fotografaĵojn pri tiuj birdoj. “En nombro de ĉ. 20 ili sin kaŝas en la fragmitoj najbare al la lago Jinshan de la urbo Zhenjiang,”diris Feng. ( 图 2 )

 

    Li meritas la nomon "unua homo de birdofodado"

 

    De post la jaro 2008 Feng sin dediĉis al fotado pri birdoj, kaj ĝis hodiaŭ li jam faris fotografaĵojn de pli ol 40 specoj da birdoj. Liaj fotografiaj amikoj rekonas lin kiel la “unuan homon de birdofotado”.

 

    Feng havas kutimon, ke kiam li sukcesis foti birdojn nekonatajn, li konsultis materialojn, ilin klasifikis kaj konservis. La birdoj fotografitaj de li en la 28-a de decembro estas kuriozaj,li do komencis post hejmenreveno serĉi materialojn pri ili. Kaj li estis kaptita de ĝojo kaj surprizo pro tio, ke ĉi tiuj birdoj estas paradoksornisoj -- “grandaj pandoj” de birdoj. Feng diris, ke en la komenco li tion ne kredis, kaj post foj-refojaj komparado kaj kontrolado pri la materialoj, li trovis, ke la movemo de paradoksornisoj, ilia vivmedio, iliaj korpolongeco kaj flava forte akordiĝas al trajtoj de la birdoj, kiujn li fotografis, do li estis certa, ke la de li fotografitaj birdoj estas paradoksornisoj. En la sekvanta tago, kiam li kaj lia filino refoje venis al la lago Jinshan por serĉi la birdojn, ili povis nur aŭdi iliajn pepojn, sed nevideblis la birdoj. ( 图 3 )

 

    Feng amas birdojn kaj ŝatas noti ilian vivon per siaj lensoj. Li fotografas nur sovaĝajn birdojn. Li opinias, ke la spirito kaj plumkoloro de sovaĝaj birdoj ege diferencas de la birdoj bredataj en kaĝoj. Parolante pri sia sperto de birdofotado Feng diris: “Taŭgaj loko kaj ŝirmejo sub la ĉielo estas tre gravaj por fotografado de birdoj, kaj krome oni devas havi paciencon kaj volforton. Valoraj ŝancoj por fotografado venas post elteno de soleco, nervozeco, eĉ frosto kaj malsato dum atendo en sennombraj horoj. Kompreneble, fortuno estas dezirata.” Dank’ al sia firmeco, Feng Longjun faris fotografaĵojn pri ardeo, alcedo, upupo kaj aliaj valoraj birdoj. Li ŝatas surretigi siajn belajn fotografaĵojn pri birdoj por ilin ĝui kune kun amikoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng