2012-04-06
 Zeng Peiyan parolas en la la Boao-a Forumo de Azio 2012. |
La 3-an de aprilo en la Boao-a Forumo de Azio 2012 diris Zeng Peiyan, vicprezidanto de la forumo kaj eksa vicĉefministro de Ĉinio, ke aziaj ekonomioj devas rerigardi disvolvajn modelojn de eksporto-direkto kaj resurso-dependo kaj reguli disvolvan strategion kaj transformi modelon de la ekonomia disvolvo por realigi daŭrigeblan progreson.
Zeng esprimis en sia parolo, ke la orientazia modelo, ekzemple la japana kaj la singapura ktp., havis grandan influon al la ekonomia modernigo de Azio. Tiu modelo subtenis eksporton kaj industriiĝon, kaj rapide disvolvis la ekonomion per multaj laborantoj, teroj, kapitaloj kaj puŝado de la registaro. Laŭ Zeng, tiu modelo kaŭzis la problemon, ke la ekonomio tro dependis sur la eksporto, kaŭzinta la financan krizon kaj kontraŭdiron de disvolvo kaj resursoj.
Zeng diris, ke kelkaj landoj evoluigis la ekonomion por disvolvi kaj eksporti resursojn. Tiu modelo ne daŭrigeblas. Evoluantaj landoj kostis la medion por plirapida disvolvo, kaj la aziaj landoj neniam devas progresi per troa konsumo de la medio kaj resursoj aŭ fari bridadon post poluado.
Por multaj landoj kaj regionoj de Azio tre gravas, ke ili trovas problemojn dum disvolvado kaj transformas la modelon de la ekonomia disvolvo. Zeng emfazis, ke la aziaj ekonomioj devu rerigardi tradician disvolvan modelon, reguli disvolvan strategion kaj manieron, pligrandigi internan postulon kaj transformi disvolvajn modelojn de eksporto-direkto. Ili devas ankaŭ kuraĝigi enlandan postulon kaj regionan postulon por la ekonomia kresko, kaj per teknologio kaj plibonaj laborantoj antaŭenpuŝi la ekonomion por verda kaj daŭrigebla disvolvo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|